Manlibro:Kio estas MediaVikio?

This page is a translated version of the page Manual:What is MediaWiki? and the translation is 100% complete.


MediaViki-emblemo

MediaVikio estas libera servilo-bazita vikia programaro, licencita sub la GNU Ĝenerala Publika Licenco (GPL). Ĝi estas desegnita por servi retejon kiu akiras milionojn de frapoj por tago.

Vi probable konas Vikipedion, la liberan enciklopedion. MediaVikio estas la programaro sur kiu Vikipedio estas konstruita.

La vorta "Vikio", "Vikimedio" kaj "MediaVikio" kaŭzis iun konfuzon.

Por lerni pli pri tiuj vortoj, legu "Differences between Wikipedia, Wikimedia, MediaWiki, and wiki "-n kie tio estas klarigita.

Ĝenerala superrigardo

MediaVikio estas ekstreme potenca programaro kaj ĉefaĵo-riĉa vikia efektivigo kiu uzas PHP-n por pretigi kaj montriĝi datumon entenitan en datumaro, kiel MySQL.

Paĝoj uzas la vikitekstoformaton de MediaVikio, tiel ke uzantoj sen scio pri HTMLCSS povas redakti ilin facile.

Kiam uzanto sendas redakton al paĝo, MediaVikio skribas ĝin al la datumbazo, sed sen forigi la antaŭajn versiojn de la paĝo, tiel ebligante facilajn revertojn en kazo de vandalismo aŭ spamado. MediaVikio ankaŭ povas administri bildojn kaj plurmediajn dosierojn, kiuj estas konservitaj en la dosiersistemo. Por grandaj vikioj kun multaj uzantoj, MediaVikio subtenas kaŝmemoron kaj povas esti facile kunligita kun prokurservila programaro. Per dediĉitaj etendaĵoj, MediaWiki ankaŭ povas trakti strukturitajn datumojn.

Kio estas MediaVikio...

MediaVikio estas vikia programaro.
Se vi ne scias kio estas vikio, bonvolu legi ĉi tiun Vikipedion artikolon antaŭ iri plu!
MediaWiki estas servila programaro.
Kiel kun iu ajn programaro, kiun vi elmontras al la interreto, povas esti eraroj aŭ sekurecaj problemoj. Ne instalu MediaVikio escepte se vi intencas daŭrigi kun security upgrades (bonvolu aboni por ricevi anoncojn pri sekurecaj ĝisdatigoj).
MediaVikio estas orientita al la bezonoj de la Vikimediaj projektoj.
La programo estis ĉefe evoluigita por funkcii en granda servila bieno por Vikipedio kaj ĝiaj fratinprojektoj. Trajtoj, rendimento, agordeblo, facileco de uzado ktp ofte estas dezajnitaj en ĉi tiu lumo; se viaj bezonoj estas radikale malsamaj la programaro eble ne taŭgas por vi.
MediaVikio estas libera programaro.
Neniu garantio aŭ garantio de ajna speco estas provizita.

Provu Vikitekston

 
Baza vikiteksto (vikia markado)

Jes, vi povas facile modifi paĝojn, kaj vi povas (provizore) publikigi imititajn frazojn, kaj vi povas eĉ (provizore) tute detrui paĝon en vikio. Vi ne bezonas havi ajnajn programajn kapablojn por fari tion.

Ni sugestas ke vi ekzerci vin ene de nia sablokesto. Bonvolu izoli vian testadon tie, tamen: la administrantoj eble ne tro bonfaros vian malbonon alie.

Vi ankaŭ povas serĉi la trompfolio, kiu enhavas bazajn formatajn komandojn.

Kelkajn aferojn MediaVikio ne tiel bone faras...

  • Ĉar MediaVikio estis desegnita por malferma enhavo, ĝi ofte ne taŭgas por situacioj kie vi volas limigi aliron al parto de la vikio. Ĝi povas gastigi vikion en interna reto de organizo, kie nur internuloj vidas ĝin.
  • MediaVikio estis desegnita por servi retejojn kun tre alta trafiko kiel ekzemple Vikipedio. Ĝi estis optimumigita por ĉi tiu uzo kaj eble ne taŭgas por pli malgrandaj retejoj, kie diskospaco aŭ memoro estas pli grandaj limigoj ol bendolarĝo.
  • MediaVikio ne estas normale taŭga anstataŭaĵo por dediĉita forumo/blogada programaro se tio estas kion vi serĉas.

En ĉi-supraj kazoj, povas ekzisti alia vikia programaro (aŭ ne-vikia programaro) pli taŭga por viaj bezonoj.

Vidu ankaŭ