User:Lea Lacroix (WMDE)/Cognate announcement/eo

This page is a translated version of the page User:Lea Lacroix (WMDE)/Cognate announcement and the translation is 100% complete.

Message sent on April 13th. Thanks to everyone who helped me translating <3 Lea Lacroix (WMDE) (talk) 10:12, 18 April 2017 (UTC)


Cognate kaj aŭtomataj interlingvaj ligoj

Saluton al ĉiuj,

Ekde la 24-a de aprilo, nova interlingva liga sistemo estos ŝaltita en ĉiuj Vikivortaroj. Ĉi tiu etendaĵo, Cognate, aŭtomate ligas la paĝojn kun la sama titolo inter la Vikivortaroj. Tio ĉi signifas, ke la ligoj ne plu bezonos esti aldonitaj ĉe ĉiu artikolo.

Ĉi tiu nova funkcio estis programita de Wikimedia Deutschland kiel la unua paŝo de la projekto Vikidatumoj por Vikivortaro, sed ĝi ne bezonas Vikidatumojn.

Por funkciigi tion, ĉiuj eksaj interlingvaj ligoj devas esti forigitaj de la vikiteksto. Vi povas fari tion kun roboto, kiel estis farita sur Vikipedio en la pasinteco. Se vi lasas ilin tie, ili anstataŭigos la aŭtomatajn ligojn.

Dum la evoluado ni havis multajn diskutojn kun vikivortaraj redaktoroj por kompreni iliajn bezonojn, sed eble kelkaj aŭtomataj ligoj ne funkcias, kiel vi esperus. Se vi trovos cimojn aŭ havos sugestojn por plibonigoj, kreu sub-taskon sur Phabricator aŭ aldonu mesaĝon sur ĉi tiu diskutpaĝo.

Dankon Lea Lacroix (WMDE) (talk)