Mallokaj ŝablonoj/Proponita specifo, mallonga versio

This page is a translated version of the page Global templates/Proposed specification, short version and the translation is 100% complete.

Vikimediaj projektoj havas problemon. La programaro en ili estas miksaĵo de kodo kiu venas de du fontoj:

  1. Disponigita programaro: MediaViki-kerno kaj ties etendaĵoj, kiuj estas evoluitaj, disponigitaj kaj tradukitaj centre tra Gerrit , translatewiki kaj rilataj iloj.
  2. Lokaj adaptoj: granda kolekto de iloj en vikioj, kiuj estas evoluitaj loke en ĉiu vikia ejo: ŝablonoj , moduloj en la lingvo Lua , kaj aldonaĵoj .

Por la redaktoroj kaj la legantoj de la ejoj, la malsamaj teknologioj miksiĝas kune kaj aperas kiel unu produkto, sed la malsama programara evoluada procezo ankaŭ prezentas iajn defiojn:

  • La lokaj adaptoj ofte povas esti utilaj en multaj lingvoj, sed ilia portigo inter vikioj kaj lingvoj estas ekstreme malfacila kaj temporaba.
  • Programaroj kiel VidRedaktilo kaj EnhavTradukado ne povas esti konsciaj de tiaj lokaj adaptoj. Ekzemple, informkestoj estas rimarkinda programaro de multaj vikioj, sed ili estas efektivigitaj aparte en ĉiu el ili; tial VidRedaktilo ne povas havi butonon “Enmeti informkeston”, sed nur butonon “Enmeti → Ŝablono” kaj ĉiu redaktoro devas scii la nomon de la ŝablono kaj tajpi ĝin.
  • Vikioj kun pli malgrandaj komunumoj estas malfavorataj ĉar ili ne havas la kompetentecon evolui ŝablonojn kaj aldonaĵojn kaj ne ekzistas maniero portigi ilin facile. Novaj vikioj aparte komenciĝas kun tre baza instalaĵo de MediaWiki kaj etendaĵoj, dum multaj funkcioj de la pli malnovaj kaj pli grandaj viki-ejoj estas efektive proviziita de ŝablonoj kaj moduloj, kiuj ne povas esti rapide instalitaj kaj devas esti importitaj mane.
  • Nekongruecoj inter disponigita programaro kaj lokaj adaptoj kaŭzas cimojn kiuj estas malfacilaj por anticipi kaj eltrovi. Ilia riparado devas esti farita sur ĉiu viki-ejo aparte. Tio ĉi povas eĉ konduki al la malakcepto de kelkaj programaroj de la komunumo, malŝparo de rimedoj, do ellaborado kaj antagonismo inter la programistoj kaj la redaktoroj. Ĉio ĉi povas esti evitita.
  • La diferencoj inter la lokaj adaptoj igas artikolojn pli malfacilaj por traduko. Solvo de ĉi tiu problemo draste pliigos la rapidon en kiu la enhavo estas tradukita kaj alirebla al pli grandaj partoj de la homaro.

Malgraŭ ke ili estas tre grandaj, ĉi tiuj problemoj estas preteratentitaj plejparto de la tempo. Programaro de la malsamaj grupoj estas ofte miksita kohere en la interfaco de la ejo. Homoj kiuj unuavice redaktas en unu lingvo aŭ projekto ne povas konscii ke certa programaro estas nur havebla sur tiu projekto kaj pensas ke ĝi estas havebla ĉie. Eĉ spertaj programar-fasonistoj kaj programistoj ofte faras ĉi tiun eraron.

La proponita solvo:

  1. Permesi ke kelkajn ŝablonojn kaj modulojn estu mallokaj, simile al bildoj sur Vikimedia Komunejo, mallokaj propraj paĝoj de JS kaj CSS, mallokaj uzantopaĝoj, ktp. (Aldonaĵoj ankaŭ devus esti mallokaj, sed tio ĉi estas jam ebla en praktiko uzante hakojn kiel tiuj uzitaj de HotCat. Ĝi ne estas perfekta, sed ĝi estas malpli problemeca ol la afero kun ŝablonoj. Sekve, aldonaĵoj ne estas inkluzivitaj en la amplekso de ĉi tiu propono.)
  2. Ĉiu redaktora komunumo tenos sian sendependecon daŭrigi lokajn ŝablonojn kaj fari lokajn ŝanĝojn al funkciaro de mallokaj ŝablonoj kaj la informo kiun ili prezentas al la legantoj.
  3. La ĉenoj de uzanto-interfaco de la mallokaj ŝablonoj devas esti tradukeblaj en stilo de translatewiki, simile al etendaĵoj.
  4. La ŝablonoj kaj moduloj ankoraŭ estos redakteblaj kiel viki-paĝoj kaj uzeblaj en ĉiuj vikioj tuj post la publikigo.
  5. Politikoj pri daŭrigado, dividado, protekto kaj forigo de ŝablonoj kaj moduloj estos evoluitaj de la redaktora komunumo.

La konstruo de la infrastrukturo por mallokaj ŝablonoj kaj moduloj estas defia; tamen la programistoj de la kerna platformo diris multfoje ke ĝi estas ebla kaj plejparte postulas produktan administradon kaj dediĉon. Ĝi devas esti farita, ĉar la manko de mallokaj ŝablonoj estas la plej granda defio de uzebleco por ĉiuj koncernatoj: programistoj, novaj redaktoroj, spertaj redaktoroj kaj tradukistoj, en ĉiuj lingvoj kaj en ĉiuj viki-projektoj.

Se tio ŝajnas interesa kaj vi volas scii pli, bonvolu legi la plenan detalan proponon de Mallokaj ŝablonoj .

Por diskuto pri ĉi tiu propono, vidu la paĝon Global templates/Discuss kaj la diskutpaĝo de la plena propono. {{🌎🌍🌏}}